Preparata la parlamenta sesio en Italio, majo 2019

HeKo 693 2-C, 16 okt 18

Ok jarojn poste la Parlamento de la Esperanta Civito ree kunvenos en Italio, kaj denove en Lombardio. Post Sabloneto (2001) kaj Milano (2011), Salò ĉe la Garda lago gastigos la ordinaran sesion, 24 majo 2019. La elekto de tiu urbeto povus havi moralan signifon: ĝi estis la Vichy de Italio, nome la ĉefurbo de faŝisma diktaturo — tie kunvenu demokrata transnacia parlamento.

La Konsulo kunvenis pasintsemajne en Milano kun la lokaj organizantoj, unuavice c-ino Lorena Bellotti, delegito de Itala Interlingvistika Centro ĉe la Forumo. Estis fintraktitaj preskaŭ ĉiuj demandoj de la loĝiga servo kaj la preparo de ekstra interlingvistika seminario de IIC, okazonta en Salò la tagon post la parlamenta sesio.

Kiel jam anoncite, dum kelkaj tagoj antaŭ la parlamenta sesio disvolviĝos studsemajno pri oficinalaj plantoj, zorge de Esperanta Naturamikaro, kunlabore kun la naturamika grupo de Monto Baldo, apud la verona bordo de la Garda lago. Porinforme: naturamik [ĉe] esperantio [punkto] net (naturamik[at]esperantio[dot]net), kaj ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.