La naturamika junularo akceptis nian amendon
HeKo 679 2-B, 12 maj 18
Esperanta Naturamikaro partoprenis la ordinaran Asembleon de la Internacia Junularo Naturamika (IYNF), per dupersona delegacio el Andaluzio. La Asembleo disvolviĝis hodiaŭ en provinco de Livorno (Toskanio), ĉe la granda naturamika domo de Cecina, kun okdeko da litoj: speco de Greziljono en formo de farmo, ĉe granda arbaro sed apud la Tirena maro.