Ora jubileo de La Patrolo la 11an de majo 2019

HeKo 695 1-B, 8 nov 18

Tazio Carlevaro, Carlo Minnaja, Nicolino Rossi kaj Giorgio Silfer, kune kun kunlaborantoj/intoj, abonantoj kaj invititoj, festos en Bolonjo sabaton 11 majo 2019 la 50an datrevenon de la fondo de la itala literatura rondo “La Patrolo” kaj la 50an jarkolekton de “Literatura Foiro”. La eventon kunorganizas la Esperanto-grupo de Bolonjo “Achille Tellini 1912”, prezidata de Ivan Orsini.

La aranĝo estas prioritate adresita al la itala publiko kaj itala Esperantio. Por la okazo estos antaŭpremiere projekciata la ekspozicio “La 50 jaroj de Literatura Foiro”, preparata laŭ teksto de Giorgio Silfer kaj desegnoj de Giancarlo Mangini kaj Tihomir Lovriĉ. La premiero disvolviĝos en Budapeŝto, aŭtune 2019, dum la 4a Danuba Esperanto-Rendevuo.

La festa tago proponos itallingvan prelegon matene kaj esperantlingvan prezenton posttagmeze. Ĉi-lasta okazos ĉe la Esperanto-Grupo;  ĝin sekvos komuna vespermanĝo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.