Marta ekvinokso: mondialismo, antirasismo, bahaismo
La marta ekvinokso koincidas kun diversaj Tagoj, kiuj rilatas al monda perspektivo. Ekde 1997 la 21a de marto estas la Tago de la Mondcivitanoj kaj de Monda Unueco, laŭ decido de la Kongreso de la Popoloj. Ekde 1966 ĝi estas la Internacia Tago por la Eliminado de la Rasa Diskriminacio, laŭ decido de Unuiĝintaj Nacioj.