Esperantisto ene de la hungara ekologia katastrofo

HeKo 456 9-A, 9 okt 10

Lundon posttagmeze, 4 oktobro 2010, en la hungara Montaro Bakony, en la regiono de urboj Ajka kaj Devecser, trarompiĝis la baraĵo de la stokejo de la tiel nomata ruĝa ŝlimo de la tiea Aluminio-Fabriko.

La okcentmil-kubametra ŝlimfluego (foje-foje 3 metrojn alta…) grandparte neniigis vilaĝon Kolontár kaj kovris plurdekojn da kvadratkilometroj de grundo. Mortis kvar kaj malaperis tri homoj. Multaj vunditoj de la lesivo-enhavo de la ruĝa ŝlimo estas kuracataj en hospitaloj. La ŝlimo atingis la rivereton Marcal. La kontraŭ-katastrofa komisiono nun provas malhelpi, ke la venena lesivo-enhavo atingu ankaŭ la riveron Danubo.

Bonŝanco en la katastrofo estis, ke ĝi okazis dumtage. Se ĝi okazus dumnokte, preskaŭ la tuta loĝantaro de la vilaĝo pereus.

La 6an de oktobro, dum la regula kunveno de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo, prof. d-ro Endre Dudich, geologo kaj iama gvidanto de laboratorio funkciinta en la menciita fabriko, prelegis al ni pri la okazintaĵoj el la vidpunkto de fakulo.

(Ludoviko Molnár / Julinjo Farkas)


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.