En Budapeŝto la kvina Ateliero de FEM
La kvina Ateliero por beletra kaj redakta kreivo, organizata de Feminisma Esperanta Movado kaj celanta la partoprenon de inteligentaj virinoj, okazos en Budapeŝto ĉe la Civita legacio, meze de majo 2014. La elekton de FEM pri Budapeŝto (anstataŭ KCE en Ĉaŭdefono) klarigas la strebo partoprenigi pli multe da orientaninoj.