La numero 2219 de Heroldo de Esperanto

HeKo 556 1-B, 17 apr 14

La numero 2219 (3:2014) de “Heroldo de Esperanto” enhavas la kalendaron de esperanto-aranĝoj dum 2014: la plej vasta listo trovebla en nia gazetaro, reale kaj virtuale, kun mapo pri la situo de la ĉefaj eventoj, almenaŭ en Eŭropo: Sud-Ameriko ja gastigos UKon kaj IJKon.

Malluma horizonto diversloke en la mondo inkluzivas Esperantion: la interetnaj konfliktoj en Eŭropo, la seksa diskriminacio en Afriko, la misfamigaj konfliktoj ene de UEA, la konstanta deficito de landaj asocioj (plej terure en Svisa Esperanto-Societo)…

Kultura Centro Esperantista feliĉe superis la krizon kaŭzitan de la paro Liu-Rooke (ekstere apogitaj de Mireille Grosjean). Esperantistoj aktivas publikrilate en Orienta Eŭropo. Kognitivistiko aperas ankaŭ en lingvotestado. Esperanta Naturamikaro partoprenas ekologiajn zorgojn.

La trisemajna informa gazeto pri la esperanto-mondo publikigas ankaŭ tion kion aliaj oficialaj organoj kaŝas aŭ prisilentas: legi ĝin necesas por almenaŭ sintezi propran vidpunkton. Heroldon posedas, eldonas kaj administras LF-koop, Svislando. Redakcio: Anna Bartek (kroniko, rubrikoj), Perla Martinelli (kulturo), Giorgio Silfer (profundigoj). Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.