Fervoro de laboro en KCE

HeKo 539 9-B, 17 sep 13

Komenciĝis la aŭtunaj laboroj de interna flegado kaj parta restrukturado ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, kie plej aktivas c-ano Marek Bamberski, helpata de c-ano Andrzej Nawrocki (precipe) kaj de sen. Giorgio Silfer. La laborojn kunordigas Pro Esperanto kiel regio, laŭ mendo de Kultura Centro Esperantista.

Kiselman prezidonto de la Akademio

HeKo 539 7-A, 14 sep 13

Laŭ artikolo en “Heroldo de Esperanto” verkita de ak. Carlo Minnaja, retrospektive pri la lastaj tri jardekoj de la Akademio de Esperanto, Christer Kiselman estas la sola kandidato al la prezido de la Akademio, post la retiriĝo de John Wells. Li estos ankaŭ la sola nova estrarano, tial ke la ceteraj tri restas en sia posteno, sen konkurantoj.

Forpasis civitano Jerzy Fornal

HeKo 539 3-C, 11 sep 13

Unu el niaj plej valoraj profesiaj aktoroj kaj probable nia plej talenta mimo forpasis hieraŭ en Varsovio: Jerzy Fornal. Lia edzino, Zofia Banet Fornalowa, mortis antaŭ nur unu jaro, kaj li ne povis elteni la doloron pli longe. Ili ambaŭ havis la esperantan civitanecon.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.