La franca E-D-E kontraŭas la krimean secesion

HeKo 555 5-A, 12 apr 14

Per gazetara komuniko datita 16 marto 2014, subskribita de Pierre Dieumegard sekretario, la franca sekcio de la politika partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto alprenis pozicion kontraŭ la secesio de Krimeo. Jen ĝiaj kernaj frazoj:

“Eŭropo-Demokratio-Esperanto (Francio) vokas la respondeculojn de la Eŭropa Unio, kaj precipe tiujn de la Komisiono, ke ili ekkonsciu pri la graveco de la politikaj problemoj, kaŭzitaj de la lingva kaj kultura diverseco.”

“Unue, kaj rapide, estas necese, ke ili montru per diplomataj rimedoj al la respondeculoj de Rusio kaj Ukrainio, ke referendumo, organizita nur du semajnojn post perforta povo-preno, ne povas inde reprezenti la volon de la loĝantoj de Krimeo.”

Due, kaj je pli longa temp-limo, estas necese, ke en la Eŭropa Unio, ili klopodu disvolvi la ilojn por demokrata debato. Tiu estas nun sufokita de la nuranglalingva funkciado de la institucioj, en plena kontraŭdiro de la diversaj lingvoj, uzataj de la eŭropaj civitanoj.”


La gazetara komuniko de E-D-E ne mencias la statuson de la rusa lingvo (kaj de aliaj minoritataj lingvoj, kiel la hungara kaj tatara) en Ukrajno.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.