Kultura renkonto en Razgrado

HeKo 393 3-B, 16 jun 09

La 19a Esperantista Krea Esperantista Renkontiĝo “Abritus-2009”, 12-14 junio 2009 en Razgrado, estis dediĉita al la 90-jariĝo de la revuo “Bulgara Esperantisto”. En la debato pri la stato kaj la perspektivoj de la presorgano de BEA partoprenis kvardeko da samlingvanoj el pli ol dek urboj de Bulgario.

Rezultoj de EKRA-2009

HeKo 393 1-B, 15 jun 09

Rezultoj de la internacia literatura konkurso EKRA-2009
organizita de la Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” — Razgrado (Bulgario)
sub la aŭspicio de la revuo “Literatura Foiro”

Pri poezio:
Unuaj premioj al: Jaroslav Krolupper (Ĉeĥio) kaj Marie-France Conde Rey (Francio).

Amasmedia komunikado de EDE

HeKo 392 5-A, 7 jun 09

Okaze de la elektoj por la Parlamento de Eŭropa Unio, la francaj amasmediaj komunikiloj donis al ĉiu partio propran minimuman spacon, radiofonie kaj televizie. Tio stimulis la produktadon de tre mallongaj elsendoj, aŭskulteblaj kaj spekteblaj ankaŭ tra YouTube. Valora helpo en la informado venas ankaŭ el specialaj retpaĝoj de naciaj ĵurnaloj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.