Nova rekordo en Togolando
En junio 2009 ankaŭ gelernantoj de Institut Zamenhof trapasis du ekzamenojn ŝtatajn en Togolando. La 29an de junio 2009 la rezultoj estas proklamitaj.
En junio 2009 ankaŭ gelernantoj de Institut Zamenhof trapasis du ekzamenojn ŝtatajn en Togolando. La 29an de junio 2009 la rezultoj estas proklamitaj.
Diversaj intelektuloj kaj aktivuloj (neniu el ili havas la esperantan civitanecon) publike kritikis kaj eĉ primokis la nefermitan leteron de la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, d-ro Probal Dasgupta, al kvar ŝtatestroj.
Ekde hodiaŭ ĝis la fino de la monato ĉiu parlamentano de la Esperanta Civito (senatano aŭ delegito ĉe la Forumo) povas proponi kandidatojn por la posteno de kvestoro, kun mandato daŭra ĝis la inaŭguro de la nova Parlamento, komence de 2012.
Prof. d-ro Carlo Minnaja, akademiano kaj denaska esperantisto, realigis tre interesan kulturan historion pri la itala Esperantio. La libro, titolita “L’esperanto in Italia”, aperis en 2007 ĉe la eldonejo “Il Poligrafo”, kaj estas imitinda modelo por la prezento pri la tuta fenomeno al enlanda neesperantista, sed klera publiko.
Per la “Deklaro de la Nova Maldekstro en Esperantio” (aŭgusto 2004) estis difinita la politika linio sur kiu baziĝos la programo de la Verda Listo, okaze de la elektoj por la Senato en 2006. Dum la lastaj tri jaroj la krizo de la malnova maldekstro fariĝis pli kaj pli evidenta en Esperantio: sufiĉas konstati la situacion de la tradiciaj laboristaj esperanto-organizoj.
De la 23a ĝis la 25a de julio 2009 Probal Dasgupta, prezidanto de UEA, partoprenos en la 82a SAT-Kongreso [en Milano]. Estas planita por la 23a de julio posttagmezeme debato inter li kaj la prezidanto de SAT Jacques Schram pri la temo: “Ĉu ankoraŭ aktualas distingi inter per- kaj por-esperanta asocio?”
Al la 82a monda SAT-kongreso ĝis nun aliĝis 62 personoj.
La Esperanta Civito alportas la bonan ŝancon al la lokoj kun kiuj ĝi estas historie plej ligita: Ĉaŭdefono pro la fondo de la Pakto, Sabloneto pro la promulgo de la Konstitucia Ĉarto, Loklo pro la unua parlamenta sesio (kaj la plej nombraj senataj sesioj). Ili ĉiuj estas nun enskribitaj en la Monda Kulturheredaĵo de Unesko.
La 16an de junio okazis en la rusa urbo Jekaterinburgo la unua pintkunveno de Brazilo, Rusio, Hinda Unio kaj Ĉinio. Tiuj kvar landoj intencas kunlabori pli intense kaj elpaŝi kune en la monda politiko.
Antaŭ kelkaj jaroj d-ino María Rafaela Urueña verkis artikolon pri la supra temo: ĝi aperis unuavice en la organo de Universala Esperanto-Asocio (n-ro 1140), kaj poste diversloke, ekzemple en la efemera portalo “Ĝangalo”. Al tiu artikolo la tiama Konsulo, mia amiko civitano Walter Zelazny, preferis ne respondi. Sed tio ne signifas ke ĝi ne estas respondinda.
Mi lekciis inter 1996-2008 en Esperanto-fako kaj spertis, ke sendepende de inter si malkonsentoj ĉiuj hungaraj esperantistoj laŭnome Szilvási László, Nanovfszky György kaj plue la kolegoj en la Katedro, deekstere dr. Máthé Árpád plenforte apogis la Fakon.
(subskribis: Bujdosó Iván)
Bunta numero la 239a de “Literatura Foiro”, en junio 2009, kun tri ĉefaj pladoj: Andaluzio, filozofio kaj tre riĉa sortimento de beletraĵoj.