Fine startis KEF 9

HeKo 395 6-A, 8 jul 09

Post du prokrastoj kaj kvar jarojn post la oka (certe ne la plej brila) en Helsinko, fine okazas la naŭa Kultura Esperanto-Festivalo en Elsinoro (Danlando). Ĝi daŭras ĝis la 12a de julio kaj arigas ĉ. 120 personojn, laŭ la programkajero: pli ol duono venas el Danlando kaj Svedio, la tria grupo ŝajnas la rusa.

Sukcesaj tagoj en Andaluzio

HeKo 395 2-B, 4 jul 09

Per longa kaj interesa prelego de s-ro José Martín Del Pozo, magistrata delegito pri la projekto “Malago, kultura ĉefurbo de Eŭropo 2016”, ekis hieraŭ la 68a Hispana kaj la 14a Andaluzia Kongresoj de Esperanto en Malago, zorge de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, establo aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito. La ĉefa aktivulo en la LKK estas sen. Julio Herrero.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.