Borde de la Danubo la lasta tago de ARTE
La kulturdomo de Leányfalu, kies vicdirektorino parolas esperanton, gastigos la lastan tagon de Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, 4 aŭgusto 2016.
La kulturdomo de Leányfalu, kies vicdirektorino parolas esperanton, gastigos la lastan tagon de Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, 4 aŭgusto 2016.
Denove altiĝas la temperaturo ĉirkaŭ la kongreso kiun UEA strebas okazigi en Afriko, nun en Tanzanio, post la retiriĝo de roterdame fidelaj burundianoj.
Antaŭ cent jaroj la disĉiploj kunigis la lecionojn de Ferdinand de Saussure en libro, kiu iĝis fundamento de la ĝenerala lingvistiko. Kiam la libro aperis, nia lingvo estis preskaŭ tridekjara: Saussure sciis pri ĝia ekzisto, interalie ĉar lia frato René dediĉis al ĝi gravan parton de sia vivo.
Kiom longe ekzistos ankoraŭ esperanto-ekzamenoj (kaj diplomoj) ĉe ITK en Budapeŝto, al kiu estas kuplita la UEA-ekzameno nuntempa (konkurenca al tiu oficiala de ILEI)? Kaj kun kia valoro? Ne longe ankoraŭ.
Kiam d-ro Mark Fettes fariĝis prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, antaŭ tri jaroj, liaj asocianoj plejparte pensis pri nova epoko. Efektive, post ses jaroj sub Daŝgupta kaj pli fruaj ses sub Corsetti, la espero pri malregreso (kio jam ne signifus progreson) ŝajnis pli ol pravigebla.
Esperanto-Gården haltigis sian per- kaj prilingvan aktivecon (verdire ne tre grandan) por transformiĝi al gastejo por azilpetantoj, atende al la granda ondo el Proksima Oriento.
Kun tricento da partoprenontoj probable la 52aj Baltiaj Esperantaj Tagoj en Birštonas (Litovio), 2-10 julio 2016, listiĝas kiel la kvante plej sukcesa esperanto-aranĝo de la nuna kongresa sezono, post UK kaj eble IJK. Kaj kvalite ĝi povus ilin konkurenci kaj eĉ superi, simile al ARTE en Budapeŝto, 31 julio-4 aŭgusto 2016.
La 25an de julio 2016 la Komitato de Universala Esperanto-Asocio metos finon al la ĝisnunaj juraj rilatoj kun sia junulara sekcio, kiuj datiĝas de la 1950aj, kiam TJO fariĝis TEJO enirante la roterdaman konzernon kaj forlasante la SAT-medion kie ĝi burĝonis.
La lasta afrika numero de “Heroldo de Esperanto” estas legebla ankaŭ virtuale, sed nur por afrikanoj: ĝi estas jam sendita en PDF-formato al la partoprenintoj en la 6a Afrika Kongreso de Esperanto rete kuplitaj, ĉar ĝi estas speciale dediĉita al tiu kongreso.