Esperanta PEN-Centro

Image
Esperanta PEN-Centro

Esperanta PEN-Centro estis fondita la 27an de novembro 1991 fare de Perla Martinelli, István Nemere kaj Giorgio Silfer. La kvara membro estis Gaston Waringhien.

La 13an de septembro 1992 en Belinzono (Svislando) la unua Asembleo elektis Nemere prezidanto, Silfer vicprezidanto kaj Judit Felszeghy sekretario. Tiu Komitato daŭris ĝis 1999, kiam William Auld estis elektita kiel prezidanto kaj István Nemere kiel vicprezidanto. Post William Auld en 2005 la prezidon transprenis Vinko Oŝlak, dum unu mandato. De 2008 ĝis 2011 la centron prezidis Perla Martinelli, al kiu sekvis Bertil Nilsson ĝis 2014, kaj Walter Zelazny ĝis nun.

La 10an de septembro 1993 en Santiago de Kampustelo la PEN-Mondkongreso akceptis nian centron: esperanto estas de tiam oficiale agnoskita kiel literatura lingvo! Nia delegacio konsistis el Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.

Depost tiu jaro delegacio de nia centro partoprenis konstante en la mondkongreso: Prago, Aŭstralio, Gvadalajaro, Edinburgo, Helsinko, Varsovio… Delegitoj estis, krom la menciitaj, Ralph Harry, Ljubomir Trifonĉovski, Vinko Oŝlak, Marie-France Conde Rey, Zlatoje Martinov, Walter Zelazny, Chiara Macconi.

Krome ni regule partoprenas en la Internacia Konferenco de Bledo (Slovenio), kie kunvenas la Pac-Komitato (kies membro nia centro estas), kaj de tempo al tempo en regionaj konferencoj en Katalunio, Makedonio kaj Budapesto. En 1994 ni organizis tre sukcesan ekspozicion en Budapesto. Ni estas aktivaj en la Komitato pri tradukado kaj lingvaj rajtoj, el kiu fontis la Deklaracio.

La Esperanto-Centro havas prestiĝon en PEN Internacia: dek tri centroj kandidatigis Giorgio Silfer kiel internacian sekretarion en 2004, kaj li atingis 40% de la voĉoj, kontraŭ 60% de la tre potenca usona kandidatino.

Danke al PEN, nia literaturo partoprenis kiel oficiala gasto en la unua Literaturfestivalo en Mantuo (septembro 1996). Tiuokaze ni lanĉis projekton de Verkista Domo en la bela renesanca urbo Sabloneto: la iniciato bedaŭrinde ne realiĝis.

En 1997 la centro kunvokis, kun ERA, la unuan Forumon por la Esperanta Civito (Ĉaŭdefono, aŭgusto 1998). El tio evoluis la projekto de Karolovaro (1999), fine la Ĉarto de Sabloneto.

Kune kun aliaj establoj, la centro organizas literaturajn kafejojn en diversaj landoj kaj kontinentoj. La plejofta, kun preskaŭ monata kadenco, okazas en Budapeŝto zorge de Fajszi Amika Rondo.

En 2019 oni komencis la eldonadon en diversaj lingvoj de la longa eseo de Giorgio Silfer “Konciza kultura historio de la esperantlingva komunumo”, por informadi verkistojn kaj klerulojn pri Esperantio. La unua en la hispana, helpe de María Elena Ruiz Cruz, la dua en la franca, helpe de Marie-France Conde Rey.

Post propono de nia membro Manuel de Seabra, la Esperanta PEN, kun EVA kaj IEMW, kandidatigis William Auld en 1998 por la literatura Nobel-premio, kun rimarkinda atento en la amasmediaj komunikiloj. Post la forpaso de Auld, la Centro aŭtonome kandidatigis d-inon Marjorie Boulton ĝis ŝia morto, en aŭgusto 2017. Ekde tiam, post antaŭselekto ene de la Centro kaj per referendumo ĉe la abonantaro de “Literatura Foiro”, la nova kandidato (kun subteno ankaŭ de aliaj centroj) estas Giorgio Silfer.

La organo de la Esperanta PEN estas Literatura Foiro. Financan subtenon ni ricevis de LF-koop, Pro Helvetia, Mantua Literaturfestivalo, OSIEK kaj privatuloj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.