Literatura Foiro

Image
Literatura Foiro

Literatura Foiro estas kultura revuo en esperanto, fondita de la literatura rondo La Patrolo en Milano, 1970. De tiam LF aperas regule ĉiun duan monaton (en 1987 pli ofte). La ĉefredaktoroj de LF estas: Giorgio Silfer (1970-1980), Perla Martinelli (1980-1995), Ljubomir Trifonĉovski (1996-2013), Carlo Minnaja (2014), Zlatoje Martinov (2015-2018) kaj ree Perla Martinelli en 2019. La revuo apartenas al la eldonejo Kooperativo de Literatura Foiro, jure registrita en Svislando, 1980.

LF estas delonge la plej kontinua kaj fakte la plej influa kultura revuo en esperanto: kaj la plej vivopova, tial ke neniu literatura kaj kultura revuo en nia lingvo superis tridek (nun jam la kvindekan) jarkolektojn senhalte.

Kiel organo de Esperanta PEN-Centro ekde 1991, LF kunigas la plej interesajn verkistojn kaj publicistojn. Samtempe LF estas unu el la referencoj de opinimovado (raŭmismo) kiu kondukis al la Pakto por la Esperanta Civito.

La revuo gastigas precipe beletron, sed plie muzikon, teatron, kinon, sociologion, (plan)lingvistikon, kulturpolitikon.

Abonebla per rekta mendo al lf-koop [ĉe] esperantio [punkto] net (lf-koop[at]esperantio[dot]net) kaj tra la retejo. Poŝta adreso de LF-koop: Chemin de Postiers 27, CH-2300 La Chaux-de-Fonds.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.