Afrika Esperantologia Semajno 2007 en Burundio

HeKo 301 5-C, 8 jun 06

La dua AfrES — Afrika Esperantologia Semajno okazos jarfine 2007 en Bujumburo (Burundio). Instruos c-ano prof. Giorgio Silfer. Surloka organizanto estos c-ano Mushosi Birindwa.

La dua AfrES ne rezultos el la kunlaboro inter du paktintaj establoj, kiel estis por la unua jarfine 2005 (KCE kaj TIETo). La projekto dependos rekte de la Civita Kapitulo, kvankam eblas ankoraŭ specifa kontrakto inter Kultura Centro Esperantista kaj burundia paktonta establo.

Same kiel por la unua, por la dua AfrES okazos alvoko al alighoj, kiun sekvos selektado de la kandidatoj, kaj poste kelkmonata perkoresponda kurso. Necesa kondiĉo: almenaŭ lingva nivelo B.2 (laŭ LTSEC, egala al meza grado che ILEI aŭ al la kapableco che FEI), prefere atestita per diplomo. La formado de esperantologoj celos precipe, sed ne ekskluzive, personojn el la centra kaj orienta partoj de Afriko. Laŭ la politikaj kutimoj de la Civito, virinoj havos prioritaton en kazo de helpobezono.

Chamberline Nguefack Zedong, Vickonsulino pri la tria mondo



Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.