Akademio de Esperanto: eminentaj foriroj

HeKo 323 2-A, 6 feb 07

Werner Bormann, la prezidinto; Stefan Maul, la ĉefredaktoro de “Monato” kaj gvidanto de la lingva konsultejo; Edwin de Kock, la poeto; Spomenka Ŝtimec, la prozistino; Andrzej Pettyn, la radioredaktoro: ili ĉiuj retiriĝas de la Akademio de Esperanto, rezignante pri rekandidatiĝo fine de la nuna mandato. Tri el ili estis akademianoj dum pli ol tridek jaroj.

La kialoj de la rezignoj estas diversaj, kaj ne ĉiam konataj. Por iuj temas pri la aĝo aŭ la sanstato; unu simple tediĝis pro la lavango da mesaĝoj en la akademiaj retlistoj. Certe ne kulpas la timo pro ne reelekto, des pli ke, por 15 postenoj de la renovigata triono, entute restas nur 16 kandidatoj: se unu plia el la elirantaj bonvolus rezigni, oni eĉ ne bezonus voĉdoni!

Neniam la Akademio de Esperanto renkontis tiom malmulte da intereso. La negativa rekordo venas ĝuste naŭ jarojn post la pozitiva: en 1998 (prezidanto: Bormann; sekretario: Martinelli) aperis 28 kandidatoj por 17 postenoj. Interalie, post la nunaj elektoj, la restantaj literaturistoj estos nombreblaj per la fingroj de unu mano.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.