La numeron 264 de “Literatura Foiro”, kiel kutime, malfermas uvertura poemo: nun “Ama kanto” de Lina Gabrielli. Alio pri kaj en nia originala literaturо: Carlo Minnaja memorigas la centan naskiĝan datrevenon de Štefo Urban. Intervjuo kun Trevor Steele kies libro “Flugi kun kakatuoj” ricevis la PEN-premion “La Verko de la Jaro-2012”. Christian Declerck recenzas la dulingvan libron “Chien de feu / Fajra hundo” de Marie-France Conde Rey. “Paĉjo”, rakonto de Lenke Szász. “Nekropolo por sonĝoj”, fikciaĵo de Jordan Slavejkov. “La lingva vendejo”, humuraĵo de Massimo Acchiai.
Esperanta historio. Oni povas legi la rememorojn de la bulgara esperantisto Stefan Minkov, kiu renkontiĝis kun Ludoviko kaj Klara Zamenhof en Bulonjo 1905, mondvojaĝanto vizitnta eĉ la Fajrolandon. Till Dahlenburg recenzas la libron “De la Aflikto ĝis la steloj. Memoraĵoj 1913-1986” de Ardachès Stakian (Ani Arax), en la traduko de André Cherpillod.
Lingvistiko. Joël Batila rakontas pri la unua fiota teksto en esperanta alfabeto.
Tradukarto. Carlo Minnaja recenzas la “Kantoj”-n de Leopardi en la traduko de Nicolino Rossi.
Artoj. Pri dua longa filmo de Pablo Berger “Blancanieves” la aŭtoro Giorgio Silter konstatas, ke ĝi estas multe pli ol la antaŭa “La artisto”. Mariana Evlogieva recenzas la kompaktdiskon “Mirindaĵo” de Manŭel. Nikola Uzunov prezentas la libron “La Dresdena Sinjorina Preĝejo” de Jürgen Helfricht, aperintan en traduko de Benoît Philippe.
Mondliteraturo. La rakonto “Antoĉjo” de Karel Čapek, en traduko de Marie Brehová.
Pri politiko. La fama parolado de prezidento John F. Keneddy “Ich bin ein Berliner” en traduko de László Radácsy kaj komentario de György Nanovfszky, okaze de la 50-jariĝo de tiu elstara retorikaĵo. Ankaŭ pri la Fondumo Blas Infante kiel federisma referenco. Carmel Mallia panegiras pri Dom Mintoff. Daniel Barenboim pri Wagner kaj judoj, en traduko de Ljubomir Trifonĉovski.
Filozofio kaj religio. Miĉelo Eliard pri Gilbert Durand. Armando Zecchin demandas kaj serĉas respondon, ĉu Darwin estis agnostika. Ankaŭ la enhavo de la nova kajero de “Homarane” eldonita de LF-koop sub la redaktado de Bertil Nilsson, dediĉita al la temo “Minoraj kredoj kaj nia lingvo”.
La numero informas pri la programo de la Literatura Kafejo en Budapeŝto dum la unua duono de 2014.
Kun sia 44a jarkolekto en 2013 “Literatura Foiro” estas la plej longe kaj senpaŭze aperanta kultura revuo en esperanto. Ĝin posedas, eldonas kaj administras LF-koop; ĝi estas ankaŭ la organo de Esperanta PEN-Centro kaj la parolilo de la Lingva Komitato de Esperantio. Ĉefredaktoro: Ljubomir Trifonĉovski. Redakcia poŝtadreso: p.k. 26, BG-3000 Vraca (Bulgario), rete <lofo @ mail.bg>, skajpe <literatura.foiro>. Perantoj en 37 landoj. Rabato por Esperantaj Civitanoj en pli ol 50 landoj. Provekzemplero estas mendebla senpage ĉe Kooperativo de Literatura Foiro, CP 928, CH-2301 La Chaux-de-Fonds (Svislando); rete lf-koop [ĉe] esperantio [punkto] net (lf-koop[at]esperantio[dot]net) aŭ ankaŭ tra nia redakcio.
Komentoj
Ĉu tuthazarde ne enŝteliĝis eraro en ĉi tiun komunikon? Temas pri la frazo:
“Kun sia 44a jarkolekto en 2013 “Literatura Foiro” estas la plej longe kaj senpaŭze aperanta kultura revuo en [E]speranto.”
Ja Kontakto ĉi-jare festas sian 50-jariĝon, do miakalkule tamen la periodo pli longas ;)
Kiel profesiulo kaj leganto, mi distingas inter “soci-kultura revuo”, “soci-politika revuo” kaj “soci-informa revuo”. Tion mi distingas ĉefe per la enhavo de la koncerna periodaĵo, sed ankaŭ inter gazeto sur kies kovriloj estas skribite klare “kultura revuo” kaj gazeto sur kies kovriloj tio mankas (sendepende ĉu en esperanto aŭ en iu gaĝa lingvo).
Kiel tria en ĝia historio ĉefredaktoro (jam 18 jarojn), mi asertas ke la revuo “Literatura Foiro” estas la plej altkvalita kaj plej longe ekzistanta kultura revuo en nia lingvo, per sia 44-a jarkoleko, superinta tiel eĉ la rekordon de la revuo “Literatura Mondo”.
Mi uzas la okazon bondeziri la redakcian skipon de “Kontakto” pro la jubileo.
Sub la redaktado de Simo Milojeviĉ “Kontakto” ne aperis dum tuta jaro: la lasta numero de 1974 estis eldonita en 1976. Sub la redaktado de Giorgio Silfer la revuo iom post iom reakuratiĝis. Por la reakuratigo teknike helpis, ekde la kolekto 1976a, Stefan MacGill. Tioman malregulecon en la aper-ritmo neniam spertis “Literatura Foiro”.