Ankaŭ British Council destinita al bankroto

HeKo 892 6-A, 2 nov 25

British Council, la ekvivalento de UEA sed por la angla lingvo, estas perdanta kvindek milionojn da pundoj jare, kaj ekvendanta sian proprieton, inkluzive de kvardek domoj tra la mondo kaj eĉ art-kolekton el naŭ mil pecoj (evaluitan je ducent milionoj). 

Miloj da laborpostenoj estas tranĉitaj kaj oficejoj fermiĝas ĉie. Antaŭ la pandemio BC havis 12.000 dungitojn, plejparte instruistojn kaj ekzamenistojn; nun restis 9.000, inkluzive de du miloj forĵetotaj. Pesimistoj prognozas redukton al nur tridek oficejoj (el cent). Optimistoj esperas en savo per la Brita Parlamento. 

Ĉu oni ne plu emas lerni la anglan? Ĉu kulpas la pandemio? Ĉu la evoluo de la socio? Kiam oni riskas bankroton la unua kaŭzo estas malbonaj investoj. UEA eraris investante precipe en multekosta burokrata aparato. British Council (fondita en 1934) havas longan historion de eraroj, ekde kiam ĝi lasis sin dupi de Charles Kay Ogden, kiu tuj post la dua mondmilito vendis al ĝi sian “Basic English” kontraŭ amaseto da mono… Jen nenio kaj tenu ĝin forte.

Legu pli en “Heroldo de Esperanto”

 

— HdE-redakcio

Komentoj

Marek Bamberski

03a Nov 2025 Lun - 08h14

British Council, Alliance Française, Instituto Cervantes, Göthe-Institut, Instituto Dante Alighieri — ili ĉiuj estas ŝtataj organizaĵoj. Ili ĉefe servas la interesojn de la landoj, kiuj kreis kaj financas ilin. La lingvo kaj kulturo de tiuj landoj estas ilo de politiko. Ĉi tiu politiko estas spicita per la propagando de  “politika korekteco”, GLAT (LGBT) kaj ekologiismo. Ĉio ĉi tio celas nur por konservi la superecon de malnovaj, pasintaj jam imperioj. Homoj el la tiel nomataj “dua” kaj “tria” mondoj, kiuj lernas okcidenteŭropajn lingvojn, ne faras tion por esti ero en la maŝino de la novkolonia politiko, nek pro amo al la eksaj metropolioj, sed prefere por uzi lingvon kiel ilon por faciligi siajn vivojn kaj karierojn. Interese ke en la epoko de ĉiea interreto, malmultaj inteligentaj homoj aŭskultas nun BBC, RFI, Deutsche Welle, REE aŭ RAI. Ĉi tiuj restis kiel propagandaj laŭtparoliloj. Enuigaj kaj neinteresaj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.