Ankaŭ FBI uzas nian lingvon

HeKo 502 9-A, 6 apr 12

Post la usona armeo en 1960-63 (laŭ la broŝuro “Esperanto, the agressor language”), la federala polico FBI estas la dua unia instanco kiu uzas nian lingvon. Ĝi estis ĵus aldonita al la kvindeko jam alestaj en la oficiala retejo: http://www.fbi.gov/news/news_blog/translation_040512

Por esperanto FBI uzas la Google-tradukilon, kiu evidente estas tre malperfekta. La malperfekteco grandparte dependas de la roboto, sed probable estus malpli da eraroj aŭ misoj, se la esperantistoj kiuj helpis en la enmeto de la vortaro (honoron al ili ĉiukaze) estus lingve pli altnivelaj. Ĉu neniu civitano pretas helpi al ili?

Cetere la retejo de FBI ŝajnas ordinara komerce-informa, reklame memreferenca kun institucia karaktero.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.