Civila Esperanta Servo memorigas ke la tempo por la volontula deĵoro en ajna projekto kaj en ajna kontinento estas ekvivalenta al volontula soldatservo; konsekvence ĉiu stabano (specife buralisto) partoprenanta en deĵora patrolo aŭ brigado (depende de la dimensio) havas la rajton sed ne la devon plenumi taskojn aŭ komisiojn laŭ sia delego fare de Civita instanco aŭ sia kontrakto kun paktinta establo, dum daŭras la CES-projekto.
Estas rekomendo por la stabanoj: a) eviti civilservan deĵoron por projekto en tempo tre proksima aŭ eĉ koincida kun aranĝo grava por la konsorcio (KEF, NAKSE, ktp).
Estas devigoj por la stabanoj: b) informi frue la koncernan instancon aŭ establon pri akceptita civilserva deĵoro kaj c) eviti kolizion kun jam programita engaĝo ene de la konsorcio.