Barcelono kaj Madrido tenisas en la Universala

HeKo 901 9-A, 2 feb 26

Pere de sia prezidanto Alfons Tur Kataluna Esperanto-Asocio ĵus proponis modifon de la art. 13 de la UEA-statuto, por ke en Hispanio eblu du landaj asocioj; nome de Hispana Esperanto-Federacio prezidinto José Antonio del Barrio tuj atentigis ke necesus modifi pli ol unu artikolon de la statuto, ĉar ekzemple KEA estas politike malneŭtrala organizo.

Jam de la 1980aj KEA klopodas vane aliĝi al UEA, kiu regule fermas la pordon. Sed ankaŭ SAT rifuzis aliĝon de KEA, pro manko de klasbatala principo kaj troa naciismo. Tiam okazis ke KEA fariĝis kolektiva membro de LF-koop, kiu efektive investis en Katalunio.

Laŭ la nunaj cirkonstancoj, al KEA restas nur du eblecoj, se ĝi serĉas supernacian tegmenton en Esperantio: aliĝi al la Pakto por la Esperanta Civito, aŭ aliĝi al la Universala kiel malneŭtrala faka asocio pri katalunismo. Pri la unua devus sin esprimi la Forumo (kie ne ekzistas jura problemo), pri la dua la UEA-Komitato (kie KEA renkontus fortan reziston). Ĉu la katalunistoj sukcesus ĉe UEA, se ili minacus subtenon al la Esperanta Civito?

Legu pli en Heroldo de Esperanto 2373, januaro 2026

— HdE-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.