Fondumo Pro Esperanto ĵus kompletigis statistikon pri la forto de diversaj subjektoj en Esperantio. La konsiderataj subjektoj estas la plej konataj supernaciaj NROj (SAT, UEA, TEJO, ILEI…), la kapitale dotitaj realaĵoj ene de la Esperanta Civito (FPEF mem, LF-koop, KCE…) kaj kelkaj teritorie lokitaj institucioj, precipe kulturcentroj (Greziljono, La Kvinpetalo, Esperanto-Gården…) sed ankaŭ privataj entreprenoj (E @ I, ekzemple).
“La statistiko havos internan uzon, pormomente” klarigas sen. Giorgio Silfer, prokuristo de la Civita “banko” kaj vickonsulo pri financoj. “Ĝi utilas precipe por orientiĝi rilate la investivon en Esperantio. Kaj ĝi estas ankoraŭ ĉe la komenco, kun nur dek ok subjektoj analizitaj, plejparte en Eŭropo, sed ankaŭ en Afriko kaj Ameriko.”
La analiza metodo aplikas algoritmajn elementojn kutimajn ĉe la borso. Sed ĉu eblas ia borso de Esperantio? “Kial ne? Se vi konsideras ke en Afriko ekzistas oficialaj borsoj kiuj funkcias nur unu fojon monate…” ridetas la prokuristo. Sed kiujn faktorojn FPEF prenas en konsideron por sia statistiko? “Supozu ke, sur Excell-folio, vi strekas diversajn kolumnojn: proprieto de nemoveblaĵo, luo de nemoveblaĵo, deklarita bilanca situacio, eksteraj agnoskoj, konataj nombroj de inviduaj membroj aŭ klientoj/abonantoj, stabo, periodaĵoj, retpaĝoj, historia prestiĝo, ktp. Se vi nombrumas laŭ specifa metodo, vi povas kalkuli la merkatan valoron de la subjekto. Kaj tiu valoro (mal)kreskas laŭ la eventoj: se ekzemple TEJO deklaras 140.000 eŭrojn en sia kaso, sed subite ĝin minacas la redono de 30.000, la evaluo modifiĝas kaj kun ĝi la atribuebla koeficento.”
Kiel fartas la esperantista ekonomio, laŭ la unuaj rezultoj de tiu ĉi borsa analizo? “Rezultas grandaj diferencoj, precipe en la UEA-sistemo kaj inter la kulturcentroj. Kaj la privataj entreprenoj rolas ankoraŭ tro marĝene. Konsiderinde pli ekvilibra estas la situacio ene de la Pakto.”
La Esperanta Civito, pere de FPEF, stimulas al la investado en nemoveblaĵoj. Sed en la UEA-sistemo, inkluzive de Esperantic Studies Foundation, oni preferas valorpaperojn. “La investa strategio de la tradicia Esperantio estas diskutinda kaj finance kaj etike. Ekzemple, kiom da mono investis UEA kaj ESF en akcioj de militindustrio? Tion ni ne scias, sed probable tio okazas/is. Eĉ la Pensiaj Kasoj en Svislando investas en la militindustrio: nur unu procenton el la investoj, efektive, sed tio faras jam ok miliardojn da frankoj, egale al la similaj investoj de ĉiuj bankoj kune (inkluzive de la nacia banko). La investo en la briko estas etike pli pura” konkludas sen. Silfer.
La projekto de “Borsa analizo pri Esperantio” estos liverita al la Fonduma Konsilio komence de septembro 2016.