Budhologio kaj raŭmismo en Nagojo

HeKo 909 4-B, 11 maj 26

Fine de la restado ĉe Oomoto, c-ano Giacomo Comincini reprenis la plurjarcentan straton Tōkaidō, kiu kunligas Kansajon al Kantoo, kaj haltis en Nagojo, kie lin akceptis s-ro Yamaguchi Shin’ichi, gravulo en la japana (kaj internacia) budhana esperanto-movado. Krom bikŝuo, li fakte gvidas JBLE kaj laboras kiel redaktoro de La Japana Budhano.

Ĉe la Jōdo Shinshū-a templo kiun Yamaguchi estras, Comincini ricevis pruntodone ununurajn ekzemplerojn de budhologiaj revuoj eldonitaj, en esperanto, en la 1920aj kaj 1930 jaroj. Temas pri gazetoj altvaloraj historie, filozofie kaj terminologie, ĉar sur tiuj paĝoj aperis la unuaj tradukaj klopodoj de la budhisma terminaro en nian lingvon. Pri tiu esploro laboros Instituto Kinsecu, teamo de junaj intelektuloj kun japanologa aliro, kiun Comincini provizore kundirektas.

Aldone kadre de la loka Nagoja Esperanto-Centro la vickonsulo prelegis pri raŭmismo kaj la Esperanta Civito. El tiu programero fontis interesa debato pri la filozofio de esperantisteco en Azio, al kiu la ĉeestantoj donis valoran kontribuon per demandoj kaj perspektivoj. Pro la kortuŝa gastigemo kaj ĝentileco montrita al li, Comincini varme dankis s-ron Yamaguchi kaj la nagojajn esperantistojn, kiujn li revizitos baldaŭ.

 

 

— Instituto Kinsecu
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.