Flávio Rebello, separatisma gvidanto en Brazilo
HeKo 612 4-A, 1 sep 16
Flávio Rebello prezidas la separatisman partion “São Paulo Livre”, kiu strebas la secesion de la regiono San-Paŭlo, unu el la plej riĉaj en Brazilo.
Kultura Centro Esperantista funebras pro la forpaso de unu el siaj valoraj prelegintoj, prof. d-ro Reinhard Selten. Li mortis en Poznano (Pollando), 23 aŭgusto 2016. Li mem naskiĝis ankaŭ en urbo nuntempe pola, Vroclavo, en 1930.
“La ĝenerala direktoro aranĝas la [ĝeneralan] voĉdonadon plej malfrue du monatojn post decido pri ĝia okazigo”: tiel ordonas la artikolo 56 de la UEA-statuto. La du monatoj (sesdek tagoj) estas kalkulendaj ekde 29 julio 2016, do mankas nur tri semajnoj.
Dek tri el dudek membroj de Esperanta PEN-Centro donis sian indikon por esperantlingva kandidato al la literatura Nobel-premio. Eblis indiki unu, du aŭ tri nomojn.