Burundio estas parto de Rundlingvio

HeKo 372 4-C, 28 okt 08

La Lingva Komitato respondis lastatempe al kelkaj demandoj, kiuj venis de afrikaj Esperantianoj. Ĉiu detalo aperas en la oktobra numero de “Literatura Foiro”.

La plej rimarkinda el la demandoj koncernis la radikojn rund- kaj Burund(i)-. Kvankam ne unuanime, la LK-anoj rekomendas uzi la pli internacian “Burundio” por la lando, kaj la vorton “runda” por la lingvo. Ekzemple: “la runda estas parolata ankaŭ ekster Burundio”. En PIV 1 la radiko ne aperas.

Kvankam la decidoj de la Lingva Komitato havas nur konsilan valoron (kiu fariĝas normiga nur se ekzistas dekreto el la Kapitulo), en HeKo ni aplikos la supran decidon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.