Kiel indikas la kolofono, “Publikigo de komento en HeKo estas rajto por esperantaj civitanoj kaj paktintaj establoj, laŭdiskrecia por la ceteraj; pri la enhavo de komentoj responsas ekskluzive la koncernaj aŭtoroj.” La publikigon laŭ diskrecio decidas la redakcio, konsistanta en c-anoj Giacomo Comincini, Alessio Giordano, Giorgio Silfer.
Ekde morgaŭ nur la unuaj du responsos pri la filtrado: c-ano Silfer lasas al ili la taskon, parte pro teknologia noveco kaj plejparte pro plena konfido en ili. Li okupiĝos pri aliaj projektoj, restante redakciano ĝis la fino de la nuna parlamenta mandato (decembro 2029).
La oficiala responso pri la informa organo daŭre apartenas al la Konsulino, same kiel la oficiala reprezentado kaj proparolado. Pri sociaj retoj kaj eksteraj informkanaloj estas delegita la vickonsulo pri informado, sen. Comincini.
Aldonu komenton