Post Kimura Goro Christoph, c-ano Giacomo Comincini renkontis la 29an de majo alian gravulon de interlingvistikaj studoj en Japanio: temas pri prof. Gotoo Hitosi, emerita docento de la Tohoku-universitato kaj eminentulo de la japana e-movado. Ĉi-foje la renkontiĝon gastigis la urbo Sendajo (foje nomata ankaŭ Sendai, japanstile, aŭ eĉ Sendado), ĉefurbo de la nordorienta regiono de Japanio.
La prezidanto de Centro di Interlinguistica ricevis kiel donacon la impresan Biografian Leksikonon de la Esperanto-Movado en Japanio, danke al kiu la multaj esploraj projektoj estos faciligitaj. Okazis ankaŭ kunsido kun la loka esperantista klubo kaj vizito al ekspozicio pri esperanto en civita kulturdomo. Ĉi-lasta prezentas ankaŭ la stacinomojn de la fervoja linio Kamaiŝi (釜石線), kiuj estas en esperanto omaĝe al loka verkisto Mijazaŭa Kenĵi. Fine, la klubanoj regalis Comincini per tipa sendaja vespermanĝo.
Interlingvistikaj kontaktoj en Azio permesas al la tiĉina establo kreski sian internacian reputacion, ne nur akademie, dum estas prezentata la laboro, ofte kongrua laŭteme, de Instituto Kinsecu.