Dek tri (la taroko de la morto) monatojn antaŭ la fino de lia mandato prezidanton Duncan Charters varletas du opozicioj, en stranga konkuro. Unuflanke la diversaj nostalgiuloj pri la Centra Oficejo; aliflanke diversaj delirantoj pri la sorto de esperanto. Por la unua, heterogena opozicio de bulleristoj kaj kamaĉistoj, la komuna denominatoro estas la litanio: kun la Centra Oficejo nur kreskanta deficito, sen ĝi la morto. Por la dua, pli homogena taĉmento el ĝisostaj finvenkistoj, la ĉefa deliranto ŝajnas Renato Corsetti: ne pro minacoj (kio karakterizas la svisan UEA-komitatanon), sed pro la persisto.
Malantaŭ ĉiu sinteno necesas kompreni la filozofian originon. Sen la Partio (kun majuskla P, ĉar aliaj ne rajtas ekzisti) ne eblas komunismo, sen la eklezio ne eblas kristanismo, sen UEA ne eblas esperantismo: tiel rezonadas d-ro Corsetti kaj homoj kiel li.
Prof. Chartes havas unu jaron da tempo por nuligi tiun varleton. Unuflanke, fermi definitive Nieuwe Binnenweg 176 funkciigante adekvatajn alernativojn, ne nur en Slovakio; likvidi la revon de la centmileŭra retejo, deklarante la projekton fiaskinta kaj rezignita; starigi la decentralizitan stabon kiu anstataŭus la COn plus komisiitojn; relanĉi la eldonan agadon, unuavice la jarlibron.
Aliflanke, silentigi la prezidintojn (sufiĉus admoni ilin al partia disciplino, kongrue al ilia pensmaniero) kaj malfermi sin al kunlaboro kun subjektoj eksteraj al la UEA-mondeto. Ĉu li havos tiom da kuraĝo?