La Esperanta Civito ekspansias en pli kaj pli da progresemaj medioj: post Feminisma Esperanta Movado (2004, fondita en Svislando) kaj Esperanta Naturamikaro (2010, fondita en Hispanio), jen Civila Esperanta Servo / Service civil esperantien, fondita hodiaŭ en Burundio. La fondan Asembleon partoprenis tri kongolandanoj, du burundianoj, unu eŭropano. Pliaj kvar komunikis sian aliĝon, el Burundio, Hispanio, Kroatio. La invitita UEA-estrarano ne montris sin entute, kaj la Asembleo decidis peti aliĝon nur al la Pakto.
Efektive CES estis ĝis nun interna branĉo de la Civito; ĝi sendependiĝis kiel establo por funkcii pli facile kiel faka grupo de Civila Servo Internacia. La unuanime aprobita statuto fiksas kvar kategoriojn de membroj kaj atribuas la prezidon al la Konsulo aŭ ties delegito (la vickonsulo pri socialaj aferoj). La jura sidejo estas en Bujumburo, sed oni havos filiojn en diversaj landoj, unuavice Svislando.
Kortuŝa noto estis la disdono de la unuaj veŝtoj de esperanta civilservanto, ĉar ilin tajloris kaj kudris la karmemora Marie-France Conde Rey. La veŝto tre taŭgas ambaŭsekse por eksteraj kaj internaj laboroj; ĝia koloro estas verda, en varianto konata kiel verona verdo.
Legu pli en “Heroldo de Esperanto”.