En 2026 oni celebros la dudekan datrevenon de profunda ŝanĝo en la brita konstitucia sistemo. Estis en 2006, post la antaŭjara aprobado de la leĝo de konstitucia reformo, antaŭenpuŝita de la laborista registaro, ke la prezidado de la Ĉambro de la Lordoj transiris de la Lordo Kanceliero al la Lordo Referanto. Tiu reformo, enkondukita cele al plifortigo de la disigo de povoj inter la branĉoj de la ŝtato, montriĝis turnopunkto por la interna regado de la supera ĉambro de la brita parlamento.
La antaŭa aranĝo — laŭ kiu la Lordo Kanceliero samtempe havis rolojn en la ekzekutiva, leĝodona kaj justica povoj * — estis ofte kritikata kiel feŭdisma restaĵo malfacile akordigebla kun modernaj normoj de bona regado. La starigo de Lordo Referanto, elektita de la membroj mem kaj dediĉita ekskluzive al la funkciado de la ĉambro, respondis al kreskanta bezono je klareco kaj travidebleco kiujn la Nova Maldekstro, tiutempe gvidata de ĉefministro Blair, intencis enkonduki en la nacian konstitucian sistemon.
Post du jardekoj, la bilanco estas plejparte pozitiva. La Ĉambro de la Lordoj evoluigis pli koherajn procedurojn, ankaŭ pro tio ke la prezidanta oficisto ne estas politika gvidanto, sed garantianto de la reguloj; ne centro de povo, sed gardanto de ekvilibro. Tio ebligis al la lordoj plenumi sian revizian rolon kun pli granda aŭtoritato kaj sendependeco.
Tiu sperto meritas atenton ankaŭ ekster la Unuiĝinta Reĝlando. Por la Esperanta Civito, kiu plu serĉas instituciajn formojn kapablajn subteni longdaŭran stabilecon kaj demokratian maturecon, la jubileo de tiu reformo proponas utilan pensmodelon. Precipe la demando pri memregado de deliberaj korpoj restas malferma kaj aktuale diskutinda.
Ebla kaj dezirinda konstitucia evoluo por la estonteco de la Civito estus, miaopinie, ke kaj la Senato kaj la Forumo ricevu klarajn mekanismojn de interna governance. La enkonduko de propra prezidanto — elektata de la membroj kaj respondeca antaŭ ili — kune kun konstanta komitato pri proceduroj kaj administrado (kiel la hispana mesa), povus plifortigi la agadon kaj efikon de ambaŭ instancoj, permesante al la Konsulo koncentri siajn fortojn en la ekzekutiva laboro. Eble, inter la ŝanĝoj kiujn la geparlamentanoj konsideros proponi dum la nuna mandato estos la ebleco pritrakti ankaŭ tian britan modelon por pli moderna leĝodona povo en Esperantio.
* la Lordo Kanceliero rolis kiel altranga membro de la registaro, prezidanto de la supera ĉambro kaj, ĉar la Lordoj mem agis kiel Kortumo, ĉefrolulo de la justica instanco.
Aldonu komenton