La ekstermo de milionoj da hebreoj, ciganoj, samseksemuloj kaj aliaj etnoj aŭ kategorioj de homoj okazinta en Eŭropo dum la dua mondmilito estas kunmemorata ĉiujare la 27an de Januaro. La dato estis fiksita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj per la rezolucio 60/7 de 1 novembro 2005.
Ĉi-jare la atento de la UN-familio ŝajnas malpli intensa ol kutime. Mezurilo por tio estas interalie la manko de gazetara komuniko fare de Universala Esperanto-Asocio, ĉiam atenta pri la diversaj Mondaj Tagoj iel kongruaj kun sia statuso ĉe Unesko.
La lastaj pretervivintoj de Aŭŝvico kaj aliaj ekstermejoj baldaŭ atingos la centan jaron: post nelonge ne plu ekzistos rektaj atestantoj, ĉiuj viktimoj kaj murdintoj malaperos fizike. La kresko de kontraŭjudismo, nutrata de la lasta interŝemida konflikto, perdos esencan digon, kaj la memoro febliĝos tiel ekster Eŭropo kiel en Esperantio, kiu tamen havis siajn perdojn pro Holokaŭsto, unuavice el familio Zamenhof.
Memori kaj forgesi estas du verboj iom specialaj rilate participon: la unua kutimas je ATA, la dua je ITA. Sed ĉi tiu dato proponas interesan gramatikan ekzemplon: Holokaŭsto estas nun forgesata kaj baldaŭ nur memorita.
(Giorgio Silfer)