Interesa debato pri la nuna interŝemida milito, hodiaŭ dum la Novjara Renkontiĝo en Wiesbaden (Germanio), organizita de EsperantoLand. Post enkonduko de ak. Jesper Jacobsen kun konciza historia retrospektivo ekde la kreo de la brita mandato en Palestino, la ĉeestantoj esprimis diversajn sintenojn, en panoramo kiu inkluzivis nur unu ekstremon (Israelo kulpus pro ĉio) dum mankus cionisma ekstremo aliflanke.
C-ano Giorgio Silfer proponis pli geopolitikan kaj malpli ideologizitan analizon, kiu enigas la nunan konflikton en unu el la du novaĵoj de la Sepa de Oktobro, nome la definitivan profiladon de du frontoj: unu “okcidenta” kaj la alia kontraŭusona, kun konfliktoj flagrantaj en Ukrajno kaj Meza Oriento, aŭ je timinda risko, kiel la interĉina.
La alia novaĵo estas la ŝoko pro la unua pogromo okazinta en Israelo mem, kio demontris ke la cionisma idealo de sekura teritorio por la hebreoj estas neatingita kaj ŝajne ne atingebla. La demando tamen enfokusiĝis pri alia punkto, nome kiel atingi fajroĉeson, kun konsekvenca konstato pri la senefikeco de Unuiĝintaj Nacioj, kiu mem suferas pro la milito: en du monatoj mortis pli da humanitaraj oficuloj de UN, ol de post la dua mondmilito sume.
La debato, ankaŭ pro tempolimoj, ne povis alveni al konkludo, sed montriĝis je politike bona nivelo.