Pasintan sabaton tre multaj civiluloj, inkluzive de beboj, estis mortigitaj aŭ vunditaj en Israelo per subita agreso de Al Hamas, armita partio reganta en la enklavo de Gazao. Krome pluraj dekoj da nearmitaj homoj, inkluzive de infanoj, estis kaperitaj. La agreson kompletigis la pafado de miloj da raketoj el la sama fonto, kun multaj viktimoj pliaj inter civiluloj, ne nur israelaj kaj ne nur hebreaj.
La palestina atako kaj la konsekvenca israela reago kondukas al plia interŝemida milito. Diplomatie, ĝi vanigas la klopodojn al paca kunekzistado, kiuj preskaŭ atingis brilan rezulton per la normaligo de la rilatoj inter Israelo kaj Saudi-Arabio. Geopolitike, ĝi estas utila al la febla registaro de Netanyahu, pro la neevitebla kompaktiĝo de israelanoj sub la davida flago kaj la cionisma himno “La Espero”, sed ankaŭ favoras al la ŝijaisma Irano, subtenanto de Hamas kaj ĉiama rivalo de la ĉefa sunaisma potenco. Ĝi ankaŭ profundigas la sulkon inter estiĝantaj blokoj fine de la globalismo: Irano, ŝtato sen respekto pri homaj rajtoj, estis ĵus akceptita en la heterogena BRICS-asembleo, gvidata de Popola Ĉinio kaj Rusio.
Pri Palestino la Senato de la Esperanta Civito aprobis unuanime rezolucion 13 aprilo 2009: https://www.esperantio.net/index.php?id=847 Ĝi restas absolute aktuala, kvankam evidente estas, kiu reflagrigis la konflikton ĉi-foje.
Ni sincere deziras ke esperantistoj (kaj inter ili Esperantianoj) en Israelo kaj islamaj landoj ne estu viktimoj de ĉi tiu plia interŝemida milito.