Dissendita la statuto de ENA

HeKo 441 4-B, 11 jun 10

S-ino Mariangela Varese, aganta kiel provizora sekretario, komunikis la statutproponon de Esperanta Naturamikaro (ENA) al ĉiuj kunfondantoj de la nova asocio, kies fonda asembleo okazos en Malago la 15an de junio.

Al la anoncita listo de kunfondantoj aldoniĝis kvar Civitaj parlamentanoj: Anna Bartek, Bertil Nilsson, Dieter Rooke (senatanoj) kaj Koffi Gbeglo (forumano).

La statutpropono, preparita danke al la faka kompetento de c-ano Giorgio Silfer, referencas al la statuto de la Naturamika Internacio (NAI) kaj al la normoj de la Hispana Civila Kodo. Ĝi precizigas ke la oficiala lingvo de ENA estas esperanto, plus la kastilia kiel helpa laborlingvo por administraj bezonoj.

Laŭ statuta klaŭzo, ENA strebas esti membro aŭ almenaŭ partnero de NAI. Ĝi povus ankaŭ aliĝi, laŭ decido de la Asembleo, ankaŭ al alia organizo, esperanta aŭ ne, sed la aliĝo estas proponebla nur se minimume du trionoj de la ENA-anaro jam membras en tiu organizo. ENA havos nur individuajn membrojn.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.