Lastatempa geopolitika evoluo montris la ekeston de tripoluseco. Unuflanke okcidento transiris al interna skismo, kun Usono kontraŭ Eŭropo kaj amerikaj najbaroj (Kanado, Meksiko), aliflanke konsistiĝas la grupo BRICS. Estas rimarkinde ke la nuna strategio de Usono, specife pri Ukrajno, reproksimigis Brition al Eŭropa Unio.
La tegmentaj organizoj al kiuj referencas la paktintaj establoj (ekzemple PEN International kaj Naturfreunde Internationale) alprenis politikan pozicion kontraŭan al prezidento Donald Trump, ĉu pri la homaj rajtoj, ĉu pri la interslava milito, ĉu pri la ekologio de la planedo.
La Esperanta Civito sin esprimis jam pri ĉiuj supraj temoj (specife pri la agreso de Rusio al Ukrajno) kaj la Kapitulo ne vidas kialon por revizii siajn vidpunktojn, des pli ke la kontraŭo signifus aprezi la konverĝon de la rusa diktatoro kaj la okcidenteŭropaj suverenismaj partioj.
Tamen en la hieraŭa konsultiĝo de la Kapitulo (pri la definitiva atribuo de konsulaj delegoj) emerĝis distanciĝo el la usona politiko, nome ĝi donis la verdan lumon al nova dekreto pri la Registra Instanco, kies artikolo 4 tekstas:
“Konforme al la art. 2, paragrafo 5 de Lex Lubomira, por gardi la Registran Instancon la direktoro uzos nur la retajn servilojn de eŭropaj interret-provizantoj; uzo de uson-kontrolataj servoj estas malpermesata”.
Rimarkinde, la informadike kontraŭusona orientiĝo de la Esperanta Civito naskiĝis jam antaŭ la prezidentiĝo de Donald Trump, kvazaŭ ne temus pri elekto nur inter registaraj, sed eĉ inter sociaj modeloj. La normo ekvalidos 31 marto 2025 kiel dekreto Fernández, laŭ la nomo de la nova vickonsulo pri Bibliotekoj, Arkivoj kaj Registro.
Komentoj
Mi miris, ke jam de kelkaj monatoj HeKo ne publikigas vian persistan aserton pri supozeble “interslava” milito en Ukrainio. Ĉu via politika linio ŝanĝiĝis? Mi ne konsentas kun multaj dogmoj de Esperanta Civito, sed kiam temas pri la milito en Ukrainio, estis klare al mi jam de la komenco, ke tiu ĉi milito estis provokita de Usono kaj Eŭropa Unio. Kiel polo, mi estas kontraŭ Ukrainio kiel ŝtato, en kiu Stepan Bandera kaj aliaj ukrainaj naziaj krimuloj estas naciaj herooj. Pro simpla kialo — en la jaroj 1939-1947 ukrainaj naciistoj murdis ĝis kvincent mil polajn civilulojn, plejparte en tre kruela maniero. Ne gravas por mi, ke Eŭropa Unio subtenas ilin. Homoj en Bruselo nur tiel montas sian veran vizaĝon kaj prezentas fian ateston de si mem. Ankaŭ vi en Esperanta Civito povas daŭre laŭdi “demokration” en Ukrainio kaj la “kristalpuran” Volodimir Zelensky. Mi havas tute alian opinion. Tamen, se iam vi ŝanĝos vian propagandlinion, bonvolu informi la legantojn ĉe HeKo. Antaŭdankon en ilia nomo.