Donald Trump ĵus akuzis la miliardulon George Soros kaj lian filon Alex Soros pri financado kaj subtenado de perfortaj protestoj en diversaj urboj de Usono, postulante ke ili ambaŭ estu juĝataj laŭ la federacia RICO-leĝo, pri organizita krimo. Trump difinis Soros kaj lian filon “psikopatiuloj” respondecaj pri la detruo de publikaj strukturoj, insistante ke ili estu procesitaj pro sia rolo en la subtenado de manifestacioj kiuj, laŭ la usona prezidento, konsistigas kontraŭleĝajn kaj perfortajn amasiĝojn, rompantajn la socian ordon kaj endanĝerigantajn usonajn civitanojn.
Kiel ajn, Trump ne prezentis ĝis nun konkretajn pruvojn ligantajn Soros al la okazaĵoj, sed tiu kritika aliro montras longdaŭran sintenon ĉe diversaj politikaj medioj en Usono, kie Soros ofte estas celo de konspiraj teorioj kaj akuzoj pro sia subteno al progresemaj idealoj kaj al demokrataj kandidatoj, inkluzive la defendon de civitanrajtoj, migrado kaj sociala justeco. Al la akuzoj de Trump aliĝis la hungara kaj barata ĉefministroj, respektive Viktor Orbán kaj Narendra Modi.
Filo de la esperantisto Teodoro Ŝvarc (aŭ Tivadar Soros), kunfondinto kaj unua responsa redaktoro de Literatura Mondo, Soros malakceptis ĉiujn akuzojn kiel senfundamentajn, influitajn nur de politika strategio. Lia fondumo, Open Society Foundations, emfazis ke oni celas nur la defendon de homaj rajtoj, demokrataj principoj kaj socia justeco tutmonde, kio ne antaŭvidas implikiĝon en perfortaj aŭ kontraŭleĝaj agadoj. Aldone, oni reliefigis la engaĝon uzi ekskluzive neperfortajn rimedojn por akceli la solvon de sociaj problemoj, kaj ke ĉiaj financadoj estas orientitaj al juraj reformoj, edukado kaj defendo de minorigitaj grupoj.
La konflikto inter Trump kaj Soros simbolas pli larĝan socian kaj politikan disiĝon interne de Usono, kie la politika retoriko ofte utiligas akuzojn por mobilizi subtenantojn kaj kompromiti la opozicion, ŝrumpigante la dialogon ĉe polarigitajn celojn. Tiu nova ondo de atakoj kontraŭ Soros enkadriĝas en la daŭra kampanjo de Trump por plue arigi sian bazon kontraŭ la maldekstro kaj pravigi siajn politikajn poziciojn en konstanta ĉasado al la prezidanteco.
– Alessio Giordano
Fontoj (laŭ alfabeta vico):
Aldonu komenton