Du novaj paktintoj, kvar suspenditaj paktintoj

HeKo 899 4-C, 4 jan 26

La Forumo de la Esperanta Civito, kunsidanta en Pavio (Italio) 29 decembro 2025, unuanime akceptis la aliĝon al la Pakto kaj de Centro di Interlinguistica kaj de Esplora Instituto de Esperantologio: la unua fondiĝis en Kiaso (Svislando) 6 decembro 2025 kiel transformo de itala al svisa institucio, kun jura sidejo en Belinzono; la dua fondiĝis en Järfälla (Svedio) 8 decembro 2025, kun jura sidejo en Lesjöfors.

Samtage kaj samloke la Forumo aprobis unuanime la suspendon de kvar paktintoj ekster Eŭropo: Kooperativo Esperanto-Amikaro (Venezuelo), Kotdivuara Esperanto-Asocio (Eburio), Societo Solidareco Bona Volo (Kivuo — RDC), Unio de Esperantistoj por la Disvolvo de Uviro (Kivuo — RDC). Estas rimarkinde ke ili situas en areo nuntempe kun militaj perturboj kaj aliloken rifuĝintaj/ontaj membroj.

La suspendoj ne estas ankoraŭ eksigo laŭ la art. 5 de la Foruma Reglamento, sed helpo por la establoj, ĉar ĝi engaĝas la vickonsulon pri internaj aferoj al restarigo de kontakto.

— Vickonsulo pri internaj aferoj
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.