Fajszi-kolektaĵo merkrede alirebla en Budapeŝto
Ekde 5 junio 2013 estos merkrede matene alirebla la fama Fajszi-kolektaĵo ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko (OIK) en Budapeŝto. Merkrede signifas nek ĉiumerkrede (ekzistas libertempoj en la oficiala biblioteka kalendaro) nek merkredon (do ne nur unu fojon, kiel ĝis nun).