En TEJO estus pli da mono ol bezono

HeKo 867 8-A, 23 mar 25

La bilanco kaj spezkalkulo 2023 de la Junulara pretas kun granda malfruo, sed donas pozitivan surprizon: post la deficito de preskaŭ 48.000 eŭroj fine de 2022, jen profito de preskaŭ 88.000 fine de 2023. La grandan diferencon klarigas la enveno, respektive la antaŭa manko de administra subvencio el Eŭropa Unio (125.000 eŭroj).

La propraj servoj kaj varoj de TEJO (kongresoj kaj periodaĵoj) ŝajnas nur pasivaj, sed la projektoj multe pli pezas: la fama AKSO kostis 97.000 en 2023, kontraŭ “nur” 50.000 en 2022. Praktike la asocio vivas danke al fondusoj de Eŭropa Unio, malgraŭ favora saldo almenaŭ por IJK 2023 (bedaŭrinde fifama pro kvar kazoj de seksa molestado).

La kapitalo kreskis de ĉ. 133.000 al preskaŭ 150.000, kio ne vere kongruas kun la alta profito en 2023. La stabilecon de TEJO oni vidos post la financa raporto pri 2024.

Komentoj

c-ano Marek Bamberski

24a Mar 2025 Lun - 13h43

Laŭ la plej lastaj informoj el Bruselo, la ŝuldo de Eŭropa Unio post financado pere de bankaj pruntoj de la ekonomia reakiro post la pandemio COVID-19 kaj la Novgeneracia Verda Ordo jam atingis 20% de la buĝeto de EU. La sola eliro estas novaj impostoj aŭ milito… Eŭroentuziasmuloj, esperantistoj kiuj alkutimiĝis al la komforta vivo pere de subvencioj el EU: preparu vin ekmarŝi al la milita fronto…
 


 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.