Esperantio en la plej grava itala enciklopedio

HeKo 746 7-B, 31 okt 20

nstituto Treccani, kiu zorgas la publikigon de la Itala Enciklopedio, kultura havaĵo je internacia renomo, ekde sia ekesto en 1925 ĉiam uzis la italan kiel laborlingvon. Hodiaŭ, post preskaŭ jarcento, unuafoje estas eldonita oficiale ankaŭ artikolo tute en esperanto.

Tiu ĉi sukceso ŝuldiĝas al unu el la redaktoroj de la Enciklopedio, c-ano Alessio Giordano, interalie sekretario de Itala Interlingvistika Centro, kiun li reprezentas en la Forumo de la Esperanta Civito. La teksto enhavas noton de la aŭtoro, koncizan biografion de c-ano Giorgio Silfer kaj interparolon inter li kaj c-ano Giordano pri la signifo de la esperantianeco. Disponeblas ankaŭ itallingva traduko fare de la aŭtoro.

La teksto, fakte nur la intervjuo sen aldonaĵoj, estas legebla ankaŭ en “Heroldo de Esperanto” n-ro 2312 (septembro 2020).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.