Esperanto-Centro planata en Ganao

HeKo 328 3-B, 14 apr 07

C-ano Holger Siebers vizitas ĉi-semajne la lernejon “Institut Zamenhof” en Lomeo, por renkonti diversajn Esperantianojn, unuavice c-anon Gbeglo Koffi. Lin akompanas s-ro Papajah, la direktoro de Akuma vilaĝo en Ganao.

Inter la celoj de la vizito estas lerni el la Togolanda sperto por plani novan esperanto-centron apud la menciita feria vilaĝo, en Accra. “Akuma” signifas koron: ĉu la nova centro (feriejo kaj lernejo) nomiĝos “La Verda Koro”? Tio estus honoro je la memoro de Julio Baghy, verkisto citita en la Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo (aprezata de la Esperanta Civito) pro sia esperanta kaj literatura aktiveco en militkaptitejoj kaj rifuĝejoj: realaĵo bedaŭrinde ofta en la nuna Afriko.

C-ano Siebers estas delegito de KCE ĉe la Forumo de la Esperanta Civito, kie ankaŭ c-ano Gbeglo estas delegito (de TIETo, posedanto de Institut Zamenhof).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.