EU-agnosko pri esperanto kvazaŭ regiona aŭ minoritata lingvo

HeKo 846 2-E, 16 sep 24

S-ro Etsuo Miyoshi komunikas: “Rezulte de la reklamkampanjo pri Esperanto kaj posta letera kampanjo estiĝis rekta kontakto kun la Eŭropa Komisiono. Nun la departamento “Lernejoj kaj Multlingveco” konfirmis, ke por la projektoj de Erasmus+ kaj Kreema Eŭropo (Creative Europe) Esperanto estas samrajta kun aliaj lingvoj inkluzive de regionaj kaj minoritataj lingvoj. Laŭvorte la Komisiono skribis: 

Projektoj povas subteni ĉiujn lingvojn sen diskriminacio, inkluzive de la regionaj kaj minoritataj lingvoj de Eŭropo aŭ Esperanto. (Projects can promote all languages without discrimination, including Europe’s regional and minority languages or Esperanto.) 

Myoshi mem komentarias: “Esperanto jam estis parto de multaj programoj [projektoj] laŭ Erasmus+ kaj aliaj, sed ŝajne ne jam de Kreema Eŭropo. Tiuvoje eblos subvencipeti ekde nun. Krome la laŭvorta konfirmo de la Komisiono pri la samrajteco de Esperanto estas paŝo antaŭen kompare kun la ĝisnuna nura donado de subvencioj. Ni esperu, ke la praktiko estos influita de la deklaro.”

El la supra kaj aliaj respondoj oni deduktas ke Eŭropa Unio ne estas interesata pri esperanto kiel oficiala EU-lingvo, sed jes konsentas pri ĝi kiel minoritata (diaspora) lingvo. Nome, Eŭropa Unio preferas la esperanton de la raŭmistoj, ne tiun de la finvenkistoj (kvankam la kampanjo de s-ro Miyoshi strebis al ĉi-lasta). 
 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.