Verdaj vendredoj en la Esperanto-Domo de Andaluzio
Hodiaŭ la naturamika Esperanto-Domo rekomencis sian aktivecon per la jam tradicia (preskaŭ) semajna renkonto, tamen ne plu ĵaŭde sed vendrede vespere je 18h00. Temas pri la sola kluba aktiveco en Malago: loka societo ne plu kunvenas kaj eĉ perdis la rajton organizi esperanto-kurson en publika strukturo por adoltoj. La “verdaj vendredoj” ree okazos la 15an kaj 22an de septembro, la 20an kaj 27an de oktobro, pro la aktiveco por la Naturamika Kultursemajno en Rozoj (1-7 oktobro 2023) kaj la ponto meze de oktobro.