Statutmodifo tagorde en la venonta KCE-Asembleo
Ĝis 2013 kiu ajn svisa establo, eĉ sen jura personeco kaj pagante neniom, povis partopreni kun voĉrajto en la Asembleo de Kultura Centro Esperantista. Se ne svisa, necesis pagi la kvaroblon de la jara kotizo por Apoganto (180 frankojn oble kvar). Ĝenerale, nur LF-koop pagis.