Esperanta Gastodomo: projekto por neesperantisto

HeKo 821 2-C, 18 sep 23

Laŭ mendo de la proprietulo, kiu deziras vendi la nemoveblaĵon, fondumo Pro Esperanto (la “banko” de la Esperanta Civito) preparis projekton por valorigi la konstruon kiel Esperantan Gastodomon. Entreprenisto el zurika origino, la proprietulo esprimis grandan aprezon pri la projekto.

La domo konservus gastejan dimension, sed akirus ankaŭ tiun de kulturdomo, kun kinoteko kaj kinoforumoj, ludoteko por tabloludoj kaj turniroj landaj aŭ internaciaj, muzea saloneto pri grava verkisto — kerno aŭ pivoto de faka biblioteko.

La financaj aspektoj estas ankoraŭ diskutataj: eĉ eblas ke Pro Esperanto estos komisiita mem realigi la projekton. La decido estas atendata por la venonta monato. La Kapitulo lasas la dosieron je la zorgo de la Fonduma Konsilio.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.