Dum sia hodiaŭa telematika kunsido la redakcio de “Literatura Foiro” interalie pritraktis demandon levitan de c-ano Carlo Minnaja pri la recenzeblo kaj recenzindo de virtualaj libroj. La demando estigis debaton kun distancaj vidpunktoj, kiuj tamen konverĝis al kompromisa solvo: nek recenzi nek ignori.
Unue la afero estas konsiderenda kazon post kazo. Se ekzemple aŭtoro jam publikigis sian novelaron en iu periodaĵo, kaj nun dissendas ilin en PDF-formato, la “verko” ne meritas recenzon en LF; sed se temas pri eminente bona foliaro, indas kontakti la aŭtoron por intervjuo. Simile en alia kazo: se aŭtoro debutas per bitlibro, kaj la recenzoredaktoro aŭ alia signalas ĝin pro la valoro de la enhavo, LF kontaktu lin, ne por recenzi sed por peti la permeson aperigi fragmenton en la revuo.
Alivorte, LF ne subtenas virtualon, sed jes virton kaj eĉ virtuozon. La efemereco de la virtualo povas konduki al interesaj malkovroj, kiujn meritas ekkoni ankaŭ la “paperuloj”, ne nur “ekranuloj” aŭ hikikomoroj.