septembro 2023

Civitaj fakrondoj je plena ritmo ekde nun

HeKo 820 1-C, 2 sep 23

La telematikaj fakrondoj ree aktivas ekde la venonta semajno. La unua estos la rondo pri Danuba Esperanto-Rendevuo (18-20 majo 2024), dum kies paŭzo probable okazos Parlamenta sesio: kunsido fiksita je ĵaŭdo 7 septembro 2023, 15h00, kun regula ripeto ĵaŭde. La kunsido devos konsideri ankaŭ la tempan proksimecon de DER en Budapeŝto kaj Eŭropa Esperanto-Kongreso en Strasburgo.

NAKSE atendas vin en Rozoj, 1-7 oktobro 2023

HeKo 820 2-B, 4 sep 23

La dua NaturAmika KulturSemajno en Esperanto (NAKSE), 1-7 oktobro 2023 en Rozoj (Costa Brava), proponas tre riĉan programon, kulture gastronomie naturamike. Du plentagaj ekskursoj kongruos kun interesaj programeroj, interalie vizito de historia arkivo proksime al Ĝirono, tuj post la vendreda seminario dediĉita al bibliotekoj, gvidota de Ruben Fernandez kaj Bernhard Tuider.

Lingvotesta sesio en Katalunio dum NAKSE

HeKo 820 3-B, 5 sep 23

Dum la lasta somero Kultura Centro Esperantista organizis lingvotestan sesion en Ĉaŭdefono, laŭ LTSEC, la sola kiu aplikas al esperanto ĉiujn ses nivelojn de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco. Diplomiĝis c-ino Cristina Stefani (nivelo intera, aŭ B1) kaj prof. Igor Rapp Arraras (nivelo kapableca, aŭ B2). La ekzamenoj okazis reale: la Esperanta Civito ne agnoskas telematikan testadon.

Raŭma taktiko pri multlingvismo

HeKo 820 5-C, 7 sep 23

Jam de kelkaj jaroj progresas en la malnova Esperantio la tendenco defendi multlingvismon en internaciaj institucioj. En tiu defendo esperanto ne estas menciata, tiel ke Ivo Lapenna plendus (se li vivus) ke UEA riskas proponi la lingvan problemon mem kiel solvon de la internacia lingva problemo. Lastatempe ankaŭ raŭmistoj okupiĝas pri la temo, sed kun alia taktiko.

La Kapitulo kunsidos venontsemajne en Svislando

HeKo 820 7-C, 9 sep 23

La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidos en Ĉaŭdefono, 12 septembro 2023, kun telematikaj partoprenoj el Hispanio, Italio kaj Bulgario. Estas invititaj ambaŭ senataj grupestrinoj: pro ilia alesto eblos formaligi la kunvokon de la ordinara Parlamenta sesio en Budapeŝto, 20 majo 2024, koincide kun la sesa Danuba Esperanto-Rendevuo, laŭ invito de la paktinto Fajszi Amika Rondo.

La jugoslava paradigmo ripetata en orienta Eŭropo

HeKo 820 8-E, 10 sep 23

La milito en Ukrajno baldaŭ atingos la sescentan tagon. Ankaŭ per sia daŭro ĝi similiĝas al tio kion Eŭropo spertis en iama Jugoslavio. La strategio de la rusa Putin plejparte ripetas tiun de la serba Miloseviĉ: la “granda Rusio” elvokas la fantomon de la “granda Serbio”. La reakiro de (parte) ruslingvaj teritorioj fare de Moskvo memorigas la ekspansion de Belgrado en Kroatio, Bosnio, Kosovo.

Bibliotekoj: seminario en NAKSE, kurso en KCE

HeKo 820 9-B, 12 sep 23

La esperanta popolo, unuavice la establoj aliĝintaj al la Pakto, bezonas arkivistojn kaj bibliotekistojn. La Esperanta Civito subtenos projekton de Kultura Centro Esperantista por trejni katalogistojn kaj samtempe realigi la katalogon de la lerneja biblioteko de KCE. Tiucela staĝo okazos en la Esperanto-Domo dum du semajnoj, 13-27 aŭgusto 2024, sub la gvido de c-ano Ruben Fernandez.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.