Marie-France Conde Rey lasas la redakcion de LF

HeKo 821 5-B, 25 sep 23

Suferante pro nekuracebla malsano, c-ino Marie-France Conde Rey lasas la redakcion de “Literatura Foiro”, post jardekoj da fruktodona kunlaborado, kiu larĝiĝis ankaŭ al la redakcioj de “Femina” kaj de “Heroldo de Esperanto”.

Ŝia lasta ofico en LF kovris la rubrikojn Femina Paĝo, Kino, Porinfana literaturo. Pri ĉi-lasta okupiĝos c-ino Judit Felszeghy, dum la aliaj du revenas provizore al la ĉfredaktoro, c-ino Perla Martinelli.

C-ino Conde Rey multe aktivis por la Esperanta Civito, kiun ŝi eĉ prezidis kiel Konsulo de 2007 al 2012.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.