Statutmodifo tagorde en la venonta KCE-Asembleo

HeKo 821 1-B, 13 sep 23

Ĝis 2013 kiu ajn svisa establo, eĉ sen jura personeco kaj pagante neniom, povis partopreni kun voĉrajto en la Asembleo de Kultura Centro Esperantista. Se ne svisa, necesis pagi la kvaroblon de la jara kotizo por Apoganto (180 frankojn oble kvar). Ĝenerale, nur LF-koop pagis. Neniu loka aŭ faka societo faris donacon, escepte de la zurika (cent frankojn, sed ne ĉiujare) kaj Svisa Esperanto-Societo: fakte ĉi-lasta rezignis pri la interezo (300 frankoj jare) pro mono pruntita al KCE okaze de la aĉeto de la Domo en strato Postiers 27, post la likvido de Gastejo Edmond Privat (1999).

La Asembleo de KCE, kunsidinta 9 novembro 2013, duonigis la kotizon por kolektivoj (do nur 360 anstataŭ 720 frankoj) kaj igis la pagon deviga por esti voĉrajta, ĉesigante diskriminacion favore nur al svisoj. Tiam LF-koop daŭrigis siajn pagojn, kaj aliĝis ankaŭ Esperanta PEN-Centro, Feminisma Esperanta Movado, Esperanta Naturamikaro. Kontraŭe, neniu svisa establo kotizis, eĉ ne SES, kvankam sufiĉus aldoni nur 60 frankojn jare al la rezigno pri interezo; kaj la zurika societo neniom plu donacis.

En 2015 KCE redonis al SES la tutan ŝuldon per unu bato (15.000 frankoj), kaj ekde tiam la landa asocio de UEA neniam donis/donacis al KCE eĉ centimon. Bonŝance ĝi tamen mecenatas al afrikanoj (por kongresumi), al nederlanda universitato (mil CHF jare por la salajro de la profesoro pri interlingvistiko), al CDELI (naŭ mil CHF paŭŝale kiel honorario al “volontulo” por ciferigadi sonbendojn), al Amikumu per miloj da frankoj pro la aĉeto de (praktike senvaloraj) akcioj, kaj simile.

La decido de 2013 kaŭzis statutmodifon, laŭ kiu malaperis la figuro de reprezentanto de nekotizanta svisa societo: restas nur la Apogantoj, nome tiuj kiuj kotizas, individue aŭ kolektive. En la statuto (art. 19) tamen plu superfluas tiu vorto, pro banala forgeso. La KCE-Komitato unuanime proponas forigi ĝin: la Asembleo konsistas ja el la Apogantoj, kaj nur ili rajtas modifi la statuton, per plejmulto de du trionoj.

Samtempe kaj ĉiam unuanime la Komitato proponas aldoni paragrafon al la art. 20, laŭ kiu nur la Asembleo decidas pri la sorto de eventuala bonhavo en kazo de malfondo de KCE, kiel ĉiam; se la malfonda Asembleo tamen ne decidas, la eventuala bonhavo iras al fondumo Pro Esperanto. La Asembleo estas kunvokita al Ĉaŭdefono, 30 marto 2024, okaze de la 10a Lingva Kolokvo de KCE.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.